Ve, fuĝe pasas for de ni, Postumus, la jaroj, kaj fervora pieco ne prokrastos faltojn kaj maljunon, nek iu nekompatigeblan morton. Eĉ tricentbova taga ofero ne efikos al Plutono, la senplorul', de kiu Geryon trikorpa kaj Tityon ĉe la tristaj ondoj tenatas bride; al tiu akvo ja ni, kiujn vartas nutrodonanta ter', ekŝipos ĉiuj, ĉu potenca reĝo, ĉu kamplaborul' senhava. De l' sanga Marso kaj de la ondoromp' de l' mar' kolera vane rifuĝi do, kaj vane en aŭtuno kontraŭ vento nociva la korpon ŝirmi, ni iros tien, kie la nigra flu' Cocytus pigras kaj Danaida gent' misfama, Sisyphus damnita sub la suferoj eternaj penas. Disiĝos vi de domo, bieno kaj edzino ĉarma; el viaj arboj eĉ, nur la cipresoj malamataj, mastro nelonga, vin akompanos. Pli rajta, trinkos el via Caecubum sepŝlos-gardata jam via heredant', pavimon pentros vin' superba, inda je tablo de pontifikoj. |